Dagon, Lovecraft (1922)
Posted on Sep 07, 2026 in blog
Mi skribas ĉi tion sub grava mensa streĉo, ĉar ĉi-nokton, mi jam ne plu estos. Senmona, kaj je la fino de mia provizo de la drogo, kiu sole igas la vivon tolerebla, mi ne plu povas toleri la torturon; kaj trafenestrigos min el ĉi tiu mansardo, suben en la strataĉon. Ne kredu pro mia sklaveco al morfino, ke mi estas malfortulo aŭ degenerulo. Kiam vi estos leginta ĉi tiujn haste skribaĉitajn paĝojn vi eble divenos, tamen neniam tute ekkomprenos, kial mi devas havi forgeson aŭ morton.
Estis en unu el la plej malfermaj kaj malplej vizitaditaj partoj de la larĝa Pacifiko, kie la kargoŝipo, al kiu mi estis kargmastro, falis viktimo al la germana krozoŝipo. La granda milito estis tiam ĵus ĉe ĝia komenco, kaj la maraj militfortoj de la Huno ankoraŭ ne tute sinkis al sia pli posta malhonoro; do nia ŝipo estis farita laŭleĝa kaptaĵo, dum ni, ĝia ŝipanaro, estis traktataj kun la tuta justeco kaj konsidero ŝuldataj al ni kiel maraj militkaptitoj. Tiel malsevera, vere, estis la disciplino de niaj kaptintoj, ke kvin tagoj post kiam ni estis prenitaj, mi sukcesis eskapi sole en malgranda boato kun akvo kaj provianto por konsiderinda tempo.
Kiam mi fine trovis min drivanta kaj libera, mi apenaŭ sciis ion ajn pri mia ĉirkaŭaĵo. Neniam estinte kompetenta navigisto, mi nur povis diveni malklare laŭ la suno kaj steloj, ke mi estis iom sude de la ekvatoro. Pri la longitudo mi sciis nenion, kaj neniu insulo nek marbordo estis videbla. La vetero daŭris sennuba, kaj dum nenombritaj tagoj mi drivis sencele sub la bruliga suno; atendante iun pasantan ŝipon, aŭ esti alportita al la bordo de iu loĝebla lando. Sed nek ŝipo nek lando aperis, kaj mi komencis malesperi en mia soleco sur la ondplenaj nerompite bluaj vastecoj.
La ŝanĝiĝo okazis dum mi dormis. Ĝiajn detalojn mi neniam scios; ĉar mia dormo, kvankam maltrankvila kaj infestita per sonĝoj, estis nerompita. Kiam mi fine vekiĝis, mi eksciis ke mi estis duonensuĉita en ŝlima vastaĵo el infera nigra koto kiu etendiĝis ĉirkaŭ mi en monotonaj ondadoj tiom for kiom mi povis vidi, kaj en kiu mia boato kuŝis surgrunde iom malproksime.
Kvankam oni eble bone imagus ke mia unua sento estus pri miro pro tiel mirinda kaj neatendita transformiĝo de pejzaĝo, mi fakte estis pli hororita ol mirita; ĉar estis en la aero kaj en la putranta grundo, minaceco kiu konsternis min ĝis la kerno mem. La regiono estis putra pro la mortaĵoj de putrantaj fiŝoj, kaj pro aliaj malpli priskribeblaj aĵoj, kiujn mi vidis elstarantaj el la aĉa koto de la senfina ebenaĵo. Eble mi devus ne esperi komuniki, per nuraj vortoj, la neeldireblan hidecon, kiu povas loĝi en tuta silento kaj dezerta vasteco. Estis nenio en aŭdodistanco, kaj nenio videbla krom vasta etendo el nigra ŝlimo; tamen la tuteco mem de la senmoveco kaj la homogeneco de la pejzaĝo premegis min per naŭzema timo.
La suno flamis malsupren el ĉielo, kiu ŝajnis al mi preskaŭ nigra en ĝia sennuba krueleco; kvazaŭ reflektante la ink-nigran marĉon sub miaj piedoj. Dum mi enrampis en la surstrandan boaton, mi ekkomprenis ke nur unu teorio povus klarigi mian situacion. Per iu senprecedenca vulkana tumulto, porcio de la marfundo certe estis ĵetita al la surfaco, elmetante regionojn kiuj, dum nenombreblaj milionoj da jaroj, kuŝis kaŝitaj sub nesondeblaj akvecaj profundoj. Tiel ega estis la vasteco de la nova tero, kiu estis leviĝinta sub mi, ke mi ne povis trovi iun ajn brueton de la ondadanta oceano, kvankam mi streĉis miajn orelojn. Nek estis iuj marbirdoj por predi la mortajn aĵojn.
Dum pluraj horoj mi sidis pensante aŭ cerbumante en la boato, kiu estis flanke kuŝanta kaj disponigis etan ombron dum la suno moviĝis tra la ĉieloj. Dum la tago progresis, la tero iom perdis sian gluecon, kaj ŝajnis, ke ĝi verŝajne estos sufiĉe sekiĝinta por vojaĝaj celoj, post nelonge. Tiun nokton mi apenaŭ dormis, kaj la sekvan tagon mi faris por mi pakon enhavantan manĝaĵon kaj akvon, preparante min por surtera vojaĝo, serĉonta la malaperintan maron kaj eventualan savon.
La trian matenon mi konstatis, ke la grundo estis sufiĉe seka por facile surpaŝi. La odoro de la fiŝoj estis freneziga; sed mi tro zorgis pri pli gravaj aferoj por zorgiĝi pro tiel eta malbono, kaj aŭdace ekiris al nekonata celo. La tutan tagon mi antaŭeniris, persiste okcidenten, gvidite per fora altaĵeto kiu leviĝis pli alte ol iu alia alteco sur la ondanta dezerto. Tiun nokton mi bivakis, kaj la sekvan tagon daŭre vojaĝis al la altaĵeto, kvankam tiu objekto ŝajnis apenaŭ pli proksime ol kiam mi unue ekvidis ĝin. La kvaran vesperon, mi atingis la fundon de la altaĵo, kiu montriĝis esti multe pli alta ol ĝi aspektis de malproksime; intera valo pli akre reliefigis ĝin kontraŭ la ĝenerala surfaco. Tro laca por ascendi, mi dormis en la monteta ombro.
Mi ne scias kial miaj sonĝoj estis tiel sovaĝaj tiun nokton; sed antaŭ la malkreskanta kaj fantaste ĝiba luno estis leviĝinta multe super la orienta ebenaĵo, mi estis maldorma en malvarma ŝvitado, decidita ne plu dormi. Tiaj vizioj, kiajn mi spertis, estis pli ol mi povus ankoraŭfoje travivi. Kaj en la lunbrilo mi vidis kiel malprudenta mi estis, vojaĝinte tage. Sen la brilaĉo de la sekiga suno, mia vojaĝo estus kostinta al mi malpli da energio; vere, nun mi sentis min tute kapabla plenumi la ascendon kiu deturnis min ĉe sunsubiro. Prenante mian pakon, mi ekiris al la kresto de la altejo.
Mi jam diris ke la nerompita monotoneco de la ondanta ebenaĵo estis fonto de malklara hororo al mi; sed mi kredas ke mia hororo estis pli granda kiam mi atingis la supron de la altaĵo kaj rigardis malsupren laŭ la alia flanko en nemezurebla kavego aŭ kanjono, kies nigrajn profundojn la luno ankoraŭ ne estis sufiĉe suprenŝvebinta por lumigi. Mi sentis min kvazaŭ ĉe la monda rando; elrigardante trans la randbenko, en senfunda ĥaoso de senfina nokto. Tra mia teruro fluis kuriozaj rememoroj pri Paradizo Perdita, kaj pri la hida grimpado de Satano tra la nefaritaj regnoj de mallumo.
Dum la luno grimpis pli alten en la ĉielo, mi ekvidis, ke la deklivoj de la valo ne tute estis tiel perpendiklaj, kiel mi imagis. Benkoj kaj rokaj elstaraĵoj disponigis iom facilajn piedtenojn por descendo, tamen post malsupreniro de kelkaj cent futoj, la deklivo iĝis tre grada. Instigite de ekagemo, kiun mi ne povas certe analizi, mi grimpis malfacile malsupren laŭ la rokoj kaj staris sur la pli milda deklivo sube, rigardante en la Stiksajn profundojn, kien nenia lumo ankoraŭ penetris.
Subite mian atenton kaptis vasta kaj singulara objekto sur la kontraŭa deklivo, kiu krute leviĝis ĉirkaŭ cent jardoj antaŭ mi; objekto kiu brilis blanke en la ĵus donitaj radioj de la ascendanta luno. Mi baldaŭ konvinkis min, ke ĝi estis nur ega ŝtonaĵo; sed mi estis konscia pri neta impreso, ke ĝia konturo kaj pozicio ne tute estis la verko de Naturo. Pli atenta ekzameno plenigis min per sentoj, kiujn mi ne povas esprimi; ĉar malgraŭ ĝia grandega grandeco, kaj ĝia pozicio en abismo kiu faŭkis marfunde, ekde kiam la mondo estis juna, mi perceptis preter dubo ke la stranga objekto estis bonforma monolito kies masiveco estis spertinta la metiecon kaj eble la adoradon de vivantaj kaj pensantaj estaĵoj.
Konfuzite kaj timiginte, tamen ne sen iu ekscita ĝojo, kvazaŭ tiu de la sciencisto aŭ arĥeologo, mi ekzamenis mian ĉirkaŭaĵon pli atente. La luno, nun proksime al la zenito, brilis strange kaj vive super la altegaj krutaĵoj kiuj enfermis la fendegon, kaj rivelis la fakton ke eletendanta akvaro fluis ĉe la fundo, sinuante el vidkampo ambaŭdirekten, kaj preskaŭ plaŭdadante sur miajn piedojn dum mi staris sur la deklivo. Trans la fendego, la ondetoj lavis la fundon de la ciklopa monolito; sur kies surfaco mi nun povis spuri kaj surskribojn kaj krudajn skulptaĵojn. La skribado estis en hieroglifa sistemo nekonata al mi, kaj malsama ol io, kion mi iam vidis en libroj; konsistanta plejparte de stiligitaj akvaj simboloj, kiel ekzemple fiŝoj, angiloj, polpoj, krustacoj, moluskoj, balenoj, kaj simile. Pluraj signoj evidente simbolis marajn aferojn, kiuj estas nekonataj al la moderna mondo, sed kies putrantajn formojn mi estis rimarkinta sur la oceanlevita ebenaĵo.
Estis la bilda ĉizado, tamen, kiu plej tenis min sorĉita. Klare videbla tra la intera akvo pro ilia grandegeco, estis aranĝo de bareliefoj kies temoj estus ekscitintaj la envion de iu kiel Doré. Mi kredas ke ĉi tiuj aferoj celis prezenti homojn — almenaŭ certan specon de homoj; kvankam la estaĵoj estis montritaj kapriolante kiel fiŝoj en la akvoj de iu mara groto, aŭ omaĝante ĉe iu monolita sanktejo, kiu ŝajnis ankaŭ esti sub la ondoj. Pri iliaj vizaĝoj kaj formoj mi ne aŭdacas paroli detale; ĉar nur la rememoro malfortigas min. Groteskaj preter la imago de iu kiel Poe aŭ Bulwer, ili estis damninde homaj en ĝenerala konturo spite de palmomanoj kaj palmopiedoj, ŝoke larĝaj kaj molaĉaj lipoj, vitrecaj, ŝvelaj okuloj, kaj aliaj trajtoj malpli plaĉaj por rememori. Kurioze, ili ŝajnis esti ĉizitaj rimarkinde misproporcie kompare al la prezentita fono; ĉar unu el la estaĵoj estis montrita en la ago mortigi balenon, prezentitan kiel nur iomete pli grandan ol si mem. Mi rimarkis, kiel mi jam diris, ilian groteskecon kaj strangan grandecon; sed post momento decidis ke ili estis nur la imagaj dioj de iu primitiva fiŝkaptista aŭ marista tribo; iu tribo kies fina posteulo pereis epokoj antaŭ la naskiĝo de la unua praulo de la Piltdown-ulo aŭ de la Neandertalo. Miregite pro ĉi tiu neatendita ekvido en pasinteco preter la konceptado de la plej aŭdaca antropologo, mi staris meditante dum la luno ĵetis strangajn reflektojn sur la silenta fluejo antaŭ mi.
Tiam subite mi vidis ĝin. Kun nur eta kirlado por marki ĝian leviĝon al la surfaco, la aĵo glitis en la vidkampon super la malhelaj akvoj. Vasta, Polifema, kaj naŭza, ĝi impetis kiel kolosa koŝmara monstro al la monolito, ĉirkaŭ kiu ĝi ĵetis siajn gigantajn skvamajn brakojn; samtempe ĝi klinis sian hidan kapon kaj eligis certajn laŭmezurajn sonojn. Mi kredas ke mi freneziĝis tiam.
Pri mia freneza ascendo de la deklivo kaj krutaĵo, kaj pri mia delira vojaĝo reen al la surstranda boato, mi memoras nur iomete. Mi kredas ke mi kantis multe, kaj ridis strange kiam mi nekapablis kanti. Mi havas malklarajn memorojn pri granda ŝtormo iam, post kiam mi atingis la boaton; ĉiuokaze, mi scias ke mi aŭdis tondrajn sonojn kaj aliajn tonojn, kiujn Naturo eligas nur en ŝiaj plej sovaĝaj humoroj.
Kiam mi eliris el la ombroj, mi estis en malsanulejo en San-francisko, alportita tien de la kapitano de la usona ŝipo kiu prenis mian boaton marmeze. En mia deliro mi diris multon, sed trovis ke miaj vortoj ricevis tre malmultan atenton. Pri iu tumulto de tero en la Pacifiko, miaj savantoj sciis nenion; nek mi juĝis necese insisti pri afero, kiun mi sciis, ili ne povus kredi. Iam mi serĉis renoman etnologon, kaj amuzis lin per strangaj demandoj pri la pratempa Filiŝta legendo pri Dagon, la fiŝdio; sed baldaŭ perceptante ke li estis senespere konvencia, mi ne plu demandis.
Estas nokte, precipe kiam la luno estas ĝiba kaj malkreskanta, ke mi vidas la aĵon. Mi provis morfinon; sed la drogo donis nur nedaŭran ĉeson, kaj altiris min en sian kroĉadon kiel senespera sklavo. Do mi nun estas finonta ĉion, skribinte plenan klarigon por la informo aŭ malestima amuzo de miaj kunhomoj. Ofte mi demandas min ĉu ĉio ne povus esti pura fantasmo — nura febra deliro dum mi kuŝis sunfrapita kaj freneza en la malferma boato post mia eskapo de la germana militŝipo. Pri ĉi tio mi demandas min, sed ĉiam venas antaŭ mi hide akra vizio responde. Mi ne povas pensi pri la profunda maro sen ektremi pro la sennomaj aferoj kiuj je ĉi tiu preciza momento eble rampas kaj baraktas sur ĝia ŝlima lito, adorante siajn pratempajn ŝtonajn idolojn kaj ĉizante siajn abomenindajn memportretojn sur submarajn obeliskojn el akvotrempita granito. Mi sonĝas pri iu tago, kiam ili eble leviĝos super la ondegoj por treni malsupren en iliajn fetorajn ungegojn la restojn de malgrava, militelĉerpita homaro — pri iu tago, kiam la tero sinkos, kaj la malluma marfundo ascendos meze de universala pandemonio.
La fino estas proksima. Mi aŭdas bruon ĉe la pordo, kiel de iu grandega glita korpo pezmoviĝanta kontraŭ ĝi. Ĝi ne trovos min. Dio, tiu mano! La fenestro! La fenestro!
Bildfonto Afiŝo
Bildfonto Kovrila